ISO 3166-2:FJ

Fiĝioj ISO 3166-2:FJ

Fiĝioj

Fiĝioj
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo FJ
Trilitera kodo FJI
Cifera kodo 242
vdr

ISO 3166-2:FJ estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Fiĝiojn. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:FJ: kvar dividaĵoj, kiuj enhavas dek kvar provincojn, kaj krome unu dependaĵo, kiu apartenas al neniu dividaĵo. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas FJ, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Fiĝioj. La dua parto estas unu litero por dividaĵo aŭ dependaĵo kaj du ciferoj por provinco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in